Gérald de Nerval
FANTAZIO


Ekzistas kanto: ĝin ne donus for mi
por Mozart, Weber, ĉio Rossinia,
maljuna kant', sopire nostalgia,
havanta kaŝajn ĉarmojn sole por mi.

Ĉar ĉiam, se min ĝia aŭdo ravas,
mi ducent jarojn sentas min pli juna,
sub Luiz' Dektria estas temp'... kaj flavas
verda monteta pro l' subiro suna.

Kaj ŝtonangula brik-kastel' fiera
rigardas min kun vitroj ruĝkoloraj
en granda parko. Banas flu' rivera
piedojn ĝiajn inter herboj floraj.

Kaj sinjorin' blondhara, nigr-okula
sur la balkon' en vest' malnova floras,
kiun en viv' alia, kaj nebula
mi konis jam... kaj kiun mi memoras.